Karin Kneissl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1965 (59-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana • angla • araba • hispana • hebrea • itala • hungara • franca |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato Georgetown Hebrea Universitato de Jerusalemo Universitato de Jordanio |
Okupo | |
Okupo | politikisto diplomato ĵurnalisto publikigisto |
TTT | |
Retejo | http://www.kkneissl.com/ |
Karin Kneissl (n. la 18-an de januaro 1965 en Vieno) estas aŭstra nepartia politikistino, iama diplomato, fakulo pri Mezoriento kaj libroverkinto.[1] De la 18-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de junio 2019 ŝi estis federacia ministro por Eŭropo, Integriĝo kaj Eksterlandaj Aferoj de la Respubliko Aŭstrio (nomumita de la partio FPÖ).
Kneissl publike kritikiĝas ekde 2018 pro ŝia proksima rilato al la prezidanto de Rusio Vladimir Putin. En majo 2020, ŝi komencis labori kiel gastverkisto por la ŝtata rusia televida kanalo RT ("Rusio hodiaŭ"). En junio 2021, ŝi iĝis estrarano de la ŝtate kontrolita rusia naftokompanio Rosneft.